Patro nia
EO

Patro nia 歌词

流派Rock Roll
时长4:39
原文语言EO
浏览量649
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Patro nia en ĉielo Sur la alta dia tron' Kiel strange vi distingas Inter virto kaj malbon' Mi nur estas simpla homo Tial mi demandas vin Kial malpermesi tion, kio nur gajigas nin? Laŭ skribaĵoj vi elaŭdas Preĝon de sincera hom' Kaj etendas vian manon Sankta estu via nom' Sed malsataj kiuj kredis Je la etendita man' Preĝis vane dum jarmiloj Nur por ĉiutaga pan' De la sangaj batalkampoj Tra la fumo kaj la fulg' Vane kriis milionoj Por kompato kaj indulg' Pardonindas vi sinjoro Nur pro unu bona trajt' Nome via neekzisto Ĝi ja estas dia rajt'

更多 Persone

Persone →

相关歌词