Alia mondo
EO

Alia mondo 歌词

流派Rock Roll
时长2:32
原文语言EO
浏览量543
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Malplenas mia ĉambro, ĉar ne ĉeestas vi vi donis novan vivon al la muroj tie ĉi la ebleco enamiĝi, mi ne pensis tro pri ĝi sed post disiĝo mi komprenas: vi mankos tre al mi Sed mi estas mem kulpanto de ĉi tiu rezultat' ĉar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat' Mi tro facile falas en la truon de malĝoj' elgrimpas kaj refalas, sed kredas je venonta foj' falas ombro de pasinto, mi ne pensas tro pri ĝi sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi Sed mi estas mem kulpanto de ĉi tiu rezultat' ĉar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat' al sakostrat' Vi vivas en alia mondo neniel rajtas mi akuzi vin vi vivas en alia mondo sed mi ne povis rifuzi vin Malplenas mia ĉambro, ĉar ne ĉeestas vi vi donis novan vivon al la muroj tie ĉi vi prizorgas vian mondon, mian mem prizorgos mi sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi Vi vivas en alia mondo neniel rajtas mi akuzi vin vi vivas en alia mondo sed mi ne povis rifuzi vin Vi vivas en alia mondo neniel rajtas mi akuzi vin vi vivas en alia mondo sed mi ne povis rifuzi vin Post la diskutoj kaj kleraj konsentoj venas simpla reago am' estas prunto, ni ĝuis, sed venas jam la temp' por repago Vi vivas en alia mondo neniel rajtas mi akuzi vin vi vivas en alia mondo sed mi ne povis rifuzi vin

更多 Persone

Persone →

相关歌词