Bluso en rubuj'
EO

Bluso en rubuj' 歌词

流派Rock Roll
时长3:37
原文语言EO
浏览量427
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Mi venas hejmen post la laboro eniras tra la pordo de la loĝej' Ekvidas la kaoson kaj la malpuron kaj flaras la odoron, stinkegas plej Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj' Pro nura pigro kaj pro malemo mi faras ja nenion, min mankas vol' Eĉ la polvosuĉilo en la angulo ĝi estas mem kovrita per polvtavol' Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj' Ĉiuj miaj vestoj malpuras ege mi havas eĉ ne unu por kovri min Mi trovas jam nenion kion mi serĉas mi kuŝas sur la lito pro malinklin' Jam vere urĝas ordigi, nepras purigi tuj sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj' Mi volas la gitaron por fari bluson pri mia amsopiro kaj mia plor' Mi serĉas sub la lito, en la fridujo mi serĉas surtegmente, ĝi estas for Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj ĉar mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj' Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj'

更多 Persone

Persone →

相关歌词