En la spegulo
EO

En la spegulo 歌词

流派Rock Roll
时长2:13
原文语言EO
浏览量513
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Amiko mia lacas, sed sekretas la kial' Li ploras dum la nokto, cerbumas dum la tag' Li tenas la rideton ĉiutage en labor' Kaj diras al neniu pri la sent' en sia kor' Sed en la dormoĉambro rigardante al spegul' Li vidas la profundon de la tim' en la okul' Helpu min, mi volas for de tiu sento Vidu min, mi staras sola tie ĉi Respondu min, ĉu iam venos la momento kiam mi vidas la bluan ĉielon super mi Li sidas en silento, apud li senhoma seĝ' Li rigardas trafenestre al la falanta neĝ' La vivo ne ŝanĝiĝas, ĝi persiste iras plu Ondante tra la tempo kun impet' en sia flu' Sed iam li eĉ kredis, ke li venis al la fin' Kiam ploris li feliĉe en la brakoj de knabin' * * * Li kuras sur la stratoj lumigataj de la lun' La pensoj ĉirkaŭflugas kiel pigoj en aŭtun' Ĉu devas mi mensogi aŭ rakonti pri la ver' Ĉu mi agu laŭ la sentoj, ĉu mi fajfu pri fier' Sed kion ajn mi faras, tamen samas la efik' Ke ĉiukaze faros mi malbonon al amik' Helpu min...

更多 Persone

Persone →

相关歌词