Jam efikas la venen'
EO

Jam efikas la venen' 歌词

流派Rock Roll
时长3:56
原文语言EO
浏览量371
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Ĉu mi vin rekonas, ĉu estas vi artist'? Ĉu vi ludis la ĉefrolon en fabelo de ekzist'? Se ne plu distingeblas inter grundo kaj ĉiel' Rakontu por mi nun Kiel trovu mi la kernon de pudel'? Pensoj dum vekeco aŭ sonĝoj dum la dorm' La bildoj reaperas sed en ĉiam nova form' La grundo ŝajnas mola sed duras la aer' Kaj memoro de vojaĝ' Susuras en la kap' kiel paper' Jam efikas la venen' Kaj mi lante glitas for al la malplen' Voĉo sonas kun mallaŭt' Dum io grincas en la ost' Io krias sub la haŭt' Kunmetita verso alveninta per leter' Transiras la abismon inter ŝajno kaj la ver' Ekprenas mian manon kaj tiras min al si Ĉu barakti por la viv' Aŭ fluigi ĝin tra mia arteri'? Jam efikas la venen' Kaj mi lante glitas for al la malplen' Voĉo sonas kun mallaŭt' Dum io grincas en la ost' Io krias sub la haŭt'

更多 Persone

Persone →

相关歌词