Kaj tiel plu
EO

Kaj tiel plu 歌词

流派Rock Roll
时长3:03
原文语言EO
浏览量412
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Antaŭ momento restis iom da esper' Ke ĉio, kio estis, estis ver' Simpla fragmento, eta peco, nura er' De ĉiuj viaj vortoj pri tener' Nun plu nenio, vere, tute nenio Longan atendon tra la vintro kaj aŭtun' Mi jam eltenis malgraŭ la malkun' Kiam aŭdiĝis la verdikto kaj la pun' finfine sur la sojlo de fortun' Nun plu nenio, vere, tute nenio Aŭguristo diru, montru ĉion jam Estonteco malkaŝiĝu, ĉu ĉagreno, ĉu malam' Pacienco elĉerpiĝis, regas nun enu' De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu La pasinteco, kia honta fi-ŝarad'! Ĉu iam lernos mi de l' misagad'? Ĉiam novaj maskoj en la vivomaskerad' Mi staras antaŭ nekonata pad' Kaj - scias nenion, vere, tute nenion Aŭguristo diru, montru ĉion jam Estonteco malkaŝiĝu, ĉu ĉagreno, ĉu malam' Pacienco elĉerpiĝis, regas nun enu' De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu Nun plu nenio, vere, tute nenio Aŭguristo diru, montru ĉion jam Estonteco malkaŝiĝu, ĉu ĉagreno, ĉu malam' Pacienco elĉerpiĝis, regas nun enu' De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu De la tero ĝis la sun' kaj tiel plu

更多 Persone

Persone →

相关歌词