Kiam amo regas
EO

Kiam amo regas 歌词

流派Rock Roll
时长18:35
原文语言EO
浏览量377
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Mi ne vidis ŝin dum jaro Sed hieraŭ ŝin renkontis en la stratangulo Ŝi brakumis min modere Kaj mi tuj komprenis: Nun ŝi havas amatulon Sed ĉu tio estas kaŭzo desaponti min? Ĉu ŝi vere perdis emon plu renkonti min? Kien iru amikeco kiam amo regas? Kie estas lok' por ĝi? Kien iru amikeco kiam amo regas? Ĉu ne estas lok' por tri? Ni kuniris laŭ la strato Parolante pri nenio per surfacaj frazoj Amikeco ne eternas Ĝi aperas kaj perdiĝas tra la vivaj fazoj Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin Amikeco devas kaŝi kaj neglekti sin Kien iru amikeco... Kien iru amikeco... Hej, hej! Kien iru amikeco kiam amo regas? Kie estas lok' por mi? Kien iru amikeco kiam amo regas? Ĉu ne estas lok' por tri?

更多 Persone

Persone →

相关歌词