Korpo kaj anim'
EO

Korpo kaj anim' 歌词

流派Rock Roll
时长4:15
原文语言EO
浏览量393
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Venas la aŭtun', la varmo de la sun' nin lasis tute solaj en la nordo Kaj en la memor' restas spuroj de angor' pro akraj vortoj kaj pro malakordo Tagoj kaj semajnoj pasas kiel trajno Jaroj kaj monatoj jam ariĝis Kontraŭ la dezir' venos horo de forir' Sed restas ankoraŭ tempo por ni Kara, mi pensas pri vi! Vidu min Mi staras antaŭ vi Spite al la tim' Mi daŭre amas vin Per korpo kaj anim' Mi legis en gazet', pri flugo per komet' Sed pasis ĝi, kaj lasis min surtere Mi restos tie ĉi, eble helpos min magi' Reen al amo reen al vi Kara, memoru pri mi! Vidu min Mi staras antaŭ vi Spite al la tim' Mi daŭre amas vin Per korpo kaj anim' Per korpo kaj anim' Kara, memoru pri mi! Vidu min Mi staras antaŭ vi Spite al la tim' Mi daŭre amas vin Per korpo kaj anim'

更多 Persone

Persone →

相关歌词