Longe for
EO

Longe for 歌词

流派Rock Roll
时长5:08
原文语言EO
浏览量342
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
La suno ĵetas lumon al la urba strat' Finfine la printempo venis Mi vidas ĉion nun en tute nova stat' kaj ĝojas nun ĉar mi eltenis La sento kreskas ke mi estas viva hom' ĉar eblas vivi pli facile La tuta mondo estas mia propra dom' La koro batas maltrankvile por vi, sed vi estas longe for Al vi sopiras mia kor' La verda parko estas nun la renkontej' same mirinde ĉiujare Dum tia tag' mi pensas ke mi ŝatus plej nur trinki vinon apudmare Mi vere ŝatas la printempon tie ĉi sed dum la tagoj mi laboras Kaj kvankam mi amas la amikojn ĉirkaŭ mi okazas foje ke mi ploras por vi, ĉar vi estas longe for Al vi sopiras mia kor' Tro longe jam atendis mi sed tamen mi atendos pli La suno ĵetas lumon al la urba strat' kaj lante la somero venas sed kvankam ĉio estas nun en nova stat' vi sciu ke mi apartenas al vi, sed vi estas longe for Al vi sopiras mia kor'

更多 Persone

Persone →

相关歌词