Maskobalo
EO

Maskobalo 歌词

流派Rock Roll
时长4:16
原文语言EO
浏览量329
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Bonvenon al la granda maskobalo! Bonan matenon! Ĉu vi bonfartis en la sonĝ'? Bonan alvenon! Al la vera mond' Jen la realeco Banĉambre de spegul' Rigardas vin kompate Vizaĝ' de sentaŭgul' Vi havas taskon Ne estas tempo por konsol' Elektu la maskon Por via hodiaŭa rol' Armita per rideto Vi iru al konker' Malantaŭ ĝojtavolo Kaŝiĝas la mizer' Bonvenon al la granda maskobalo! Miloj da ridetoj el paper' Nenio estas vero en la halo Sed aliflanke, kio estas ver'? Jen la foiro Kie vendatas ĉio ajn Plena je miro Gapas vi antaŭ bril' kaj ŝajn' Vi kuras en la rondon De l' gaja maskular' Dancanta por forfuĝi De l' frosto kaj amar' Bonvenon...

更多 Persone

Persone →

相关歌词