Reĝoj de Cindro
EO

Reĝoj de Cindro 歌词

流派Rock Roll
时长4:38
原文语言EO
浏览量454
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Marŝas glora armeo Estas la Eternulo kun vi Subkalkane frakasiĝas la ostoj De via malamik' Ĉar vi amas la landon Vi ĝin savas per mort' kaj teror' Forbruligas vilaĝojn kaj urbojn Sed mi petas vin: Ho, demetu la glavon soifan Ĝi jam tiris vin multe tro for Vi ne servu la reĝojn de cindro Kaj de plor' Ĉu vi sentas fieron Kreinte dezerton sen viv'? Ĉu vi certas ke la historio Vere dankos al vi? Ho, demetu la glavon soifan Ĝi jam tiris vin multe tro for Vi ne servu la reĝojn de cindro Kaj angor' Via koro krias por sango kaj por venĝ' Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal' Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent'? Ĉu ili ne aŭdeblas tra la bruo de la ŝtal'? Ho, demetu la glavon soifan Ĝi jam tiris vin multe tro for Vi ne servu la reĝojn de cindro Vi ne servu la reĝojn de plor'

更多 Persone

Persone →

相关歌词