Vortoj
EO

Vortoj 歌词

流派Rock Roll
时长4:13
原文语言EO
浏览量331
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Ĉu tenus vin plu la kred' Dum la mondo disfalas? Ĉu fumo de cigared' Panikon vualas? Vortoj, vortoj El via buŝ' Tien, reen Per tiro kaj puŝ' Kelkaj monatoj forpasis De l' ruĝa aŭtun' Ni ĉiuj kredis je nova aŭroro Sed nun... Ĉu tenus vin plu la kred' Dum la mondo disfalas? Ĉu fumo de cigared' Panikon vualas? Vortoj, vortoj Mi ne povas plu Lasu nin fali Al nigra tru' Kaj eble en granda kaoso Dum eta sekund' Ni trovos ripozon, rifuĝon De l' pensa inund' Ĉu tenus vin... Ĉu tenus vin... Ĉu tuŝus nin la susur' Se la cerbo eksplodas? Ĉu logus nin la futur'? Futuro eksmodas

更多 Persone

Persone →

相关歌词